Eŭropa Verda Partio
Eŭropa Verda Partio | |
---|---|
Europäische Grüne Partei European Green Party Parti Vert européen Partito Verde Europeo Partido Verde europeo | |
Prezidanto | Monica Frassoni kaj Philippe Lamberts (kunprezidantoj) |
Fondis | 2004-02-21 |
Komandejo | rue Wiertz 31 1050 Bruselo, Belgio |
Politika Ideologio | verda |
Internacia Parenceo | Tutmondaj Verduloj |
Eŭropa Parlamenta Grupo | Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco |
Koloroj | Verda kaj Flava |
Retejo | www.europeangreens.eu (angla) |
Vidu ankaŭ | |
La Eŭropa Verda Partio (aŭ European Greens (Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova transeŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribo de la traktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. [1] (referenco ne plu funkcias).
La eŭropaj verduloj estas la unua vere eŭropa politika partio tiusence, ke ĉiu membro de iu membra partio estas per tio membro de la eŭropnivela partio. Ĝis la 21-a de februaro 2004 ekzistis nur federiĝoj de partiaj organizaĵoj, ekzemple la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj kaj similaj federacioj de konservativaj, socialdemokrataj kaj liberalismaj partioj.
La programo de la Eŭropaj Verduloj emfazas tipajn verdajn temojn kiaj naturmedia respondeco, politika libereco, inkluda demokratio, diverseco, socia justeco, gendro-egaleco, nuklea energio, protektado de konsumantoj,feminismo, tutmonda daŭrebla disvolviĝo kaj senperforto[1]. En la areo de Interreto-politiko, la parlamenta frakcio "Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco" famiĝis per la forta subteno de proponantoj por Malfermita Informa Infrastrukturo, precipe per la verko "Direktivo pri la patentebleco de komputile realigitaj inventoj" en 2003.
La unua celo de la nove fonditaj Eŭropaj Verduloj estis la elektada kampanjo por la Eŭropa Parlamento en Junio, 2004 (vidu Eŭropa baloto 2004), kiu estis la unua elektada kampanjo en Eŭropo, kiu enhavis similajn motivojn kaj sloganojn en ĉiuj landoj de EU.
Kritikuloj opinias, ke la Eŭropaj Verduloj ankoraŭ ne konsistigas unu partion: precipe la diversaj naciaj partoj havas larĝe varian aliron al la Eŭropa Unio, kiu gamas de forte eŭrop-federaciemaj fortoj ĝis eŭropo-skeptikuloj. Pasintece ĝi asociiĝis kun regionismaj kaj naciismaj partioj en Eŭropa Libera Alianco, sed ne inkluzivis partiojn en la Nordia Verda Maldekstrularo.
Manifesto en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj kvin jaroj, la membro-partioj de la Eŭropa Verda Partio adoptas manifeston, kiu funkcias kiel bazo por la estonta Verda Agendo dum elektoj de la Eŭropa Parlamento[2].
La manifesto adoptita en 1999, nomata "Komuna Verda Manifesto por la eŭropaj elektoj de 1999", kiu temas pri la gvidprincipoj de la Eŭropa Verda Partio, ankaŭ estis tradukita en Esperanton. Tial la Eŭropaj Verdaj Partioj prezentas tiun ĉarton en Esperanto kaj 24 aliaj eŭropaj lingvoj. La listo de la tradukoj troviĝas tute sube de ilia retejo (-> sube sub eksteraj ligiloj).
Anoj kaj observantoj
[redakti | redakti fonton]Membraj partioj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Groen! (Verde!) (Flandrio kaj Bruselo)
- Ecolo (Valonio, Germanlingva Belgio kaj Bruselo)
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio
- Estonio
- Finnlando
- Francio
- Germanio
- Grekio
- Hispanio
- Hungario
- Irlando
- Italio
- Kartvelio
- Kipro
- Kroatio
- Kosovo
- Latvio
- Luksemburgo
- Malto
- Montenegro
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio
- Rumanio
- Rusio
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- Ukrainio
Observantaj partioj
[redakti | redakti fonton]- Albanio
- Andoro
- Danio
- Moldavio
- Rusio
- Serbio
- Turkio
- Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj (angle Federation of Young European Greens, FYEG), kiu estas la junulara asocio de EVP
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la Eŭropa Verda Partio (Ĉefe en la angla, sed kun la du tekstoj en esperanto, ĉi-sube)
- "Manifesto" de la Eŭropa Verda Partio por la Eŭropaj Balotoj (Esperanta versio, elŝutebla) Arkivigite je 2009-08-19 per la retarkivo Wayback Machine : Gvidprincipoj de la Eŭropa Verda Partio, adoptita dum la 2-a EVP-Kongreso en Ĝenevo inter la 3-a kaj 14-a de oktobro 2006 https://europeangreens.eu/node/5745 Arkivigite je 2007-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Manifesto de la Eŭropa Verda Partio sur la retejo de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistoj) : http://www.verduloj.org/evp_charto.htm
- "Verda estonteco por Eŭropo" : Fonda teksto de la Verda Eŭropa partio - adoptita dum la Kontinenta Kongreso 2006 (Esperanta versio, elŝutebla)[rompita ligilo]
- retejo de la Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE (en Esperanto)
- verdaj membroj de la[rompita ligilo] Eŭropa Parlamento 2009-1914
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (angla) Charter of the European Green Party Arkivigite je 2007-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, arkivita la 4-an de februaro 2007 ĉe Wayback Machine, europeangreens.org
- ↑ (angla) Manifesto, European Greens, alirite la 12-an de junio 2018.